Tiu-ĉi pugo iam fariĝos legendo
Dum aranĝo knabino estis en gasteja ĉambro kun sep knaboj. Unu vesperon ŝi iris antaŭ la koncerto ŝanĝi vestaĵojn, kaj la ĉambro estis malplena.
Tamen ŝi timis ke eble iu subite alvenos, do ŝi saĝe decidis unue surmeti sian jupon, kaj poste forpreni la pantalonon. Sed, havante ankoraŭ la pantalonon, ŝi ne povis tuj fermi la zipon de la jupo kaj poste pri tio tute forgesis, bone montrante siajn novajn subpantalonojn kun kristnaskaj dezegnaĵoj.
Dume alvenis germana novulo, kiu dormis en la lito antaŭ tiu de la knabino. Li staris ĝuste malantaŭ ŝi, dum ŝi serĉis ion en la valizo surplanke (do imagu en kia pozicio ŝi estis).
Eble pro malmulta lingvoscio, aŭ eble ĉar estis tiom impresita de la pejzaĝo, li nenion povis diri, nur balbuti “Ehm, vi…vi…vi havas…”, kaj faris geston, ke ŝi fermu la zipon.
Embarasita, ŝi dankis pro la averto kaj poste dum la tuta koncerto ŝi kontroladis sian jupon, kaj evitis tiun knabon dum la resto de la renkontiĝo.
Nova anonima atesto
“Mi iam organizis esperantan renkontiĝon kie ni vendis iom da alkoholaĵoj. Dum la festema nokto, mi parolis kun partoprenanto kiu ŝajnis al mi iomete tro ebrie. Li senĉese fivortis pri knabinoj kaj diris maldecaĵojn. Mi finfine volis iri dormi kaj petis lin trankviliĝi kaj dormi ankaŭ. Li asertis al mi ke li ne estis pli ebrie ol mi tiam estis, kaj samĉambrano de li proponis ke ĉiuj iru dormi. Sekvantmatene, mi lernis ke la ebriemulo, dum lia amiko estis en la necesejo, endormiĝis en la koridoro, kaj pro la amiko ne suckesis vekigi lin, dormis kaj ronkis tie dum la tuta nokto! Kelkaj homoj survoje al aŭ el la lito vidis lin sed ne tro miris.”
Kulturoj malsamas
Anonima atesto
Kio estas motivo via?
Sen(aĝ)lima esperantujo
Nokta kurego
Aliĝu!
Grava Anonco!
Bonvolu lasi mesaĝon
La luno renkontas la sunon
Nuda franco kaj ŝokita germanino
Novjara siesto
Ĉu “French touch”?
[fr] “Y’a des petites robes transparentes qui mériteraient d’être costume national !”
[eo] “Jenaj malgrandaj travideblaj roboj indus iĝi nacia kostumo!”Nu, la ĉeĥino bonege parolis la francan.
Mi solene malfermas la klaĉejon. (bis repetita placent)